Maljuna onklino Ada
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Maljuna onklino Ada, kiam ŝi estis tre maljuna, ekloĝis en la maljunulejo, en ĉambreto kun tri litoj, kie jam estis du maljunulinoj, same maljunaj kiel ŝi. Maljuna onklino Ada tuj elektis por si foteleton ĉe la fenestro kaj dispecetigis sekan biskviton sur la fenestrosojlon.

- Ve, tiel venos formikoj, - diris la aliaj du maljunulinoj, agace.

Kontraŭe, el la ĝardeno de la maljunulejo venis birdeto, kiu ŝate bekis la biskviton kaj forflugis.

- Jen, - grumblis la maljunulinoj, - kion vi gajnis? Ĝi bekis kaj forflugis. Ĝuste kiel niaj gefiloj kiuj foriris tra la mondo, kiu scias kien, kaj ne plu memoras nin, kiuj vartis ilin.

Maljuna onklino Ada diris nenion, sed je ĉiu mateno ŝi dispecetigis biskviton ĉe la fenestro kaj la birdeto venis por beki ĝin ĉiam je la sama horo, same akurata kiel emeritulo, kaj vi vidu kiom ĝi koleriĝis, kiam la biskvito ne estis preta.

Post kelka tempo la birdeto portis ankaŭ siajn etulojn, ĉar ĝi faris neston kaj kvar birdidoj naskiĝis, kaj ankaŭ ili ŝate bekis la biskviton de maljuna onklino Ada, kaj ili venis ĉiun matenon, kaj se ili ne trovis ĝin, ili bruegis.

- Estas viaj birdetoj ĉi tie, - tiam diris la du maljunulinoj al maljuna onklino Ada, iom envie. Kaj ŝi kuris, por tiel diri, paŝeton post paŝeto, ĝis sia granda tirkesto, ŝi eltrovis sekan biskviton inter la saketo de la kafo kaj tiu de anizaj bombonoj, kaj dume ŝi diris:

- Paciencu, paciencu, jen mi alvenas.

- Eh, - murmuris la aliaj maljunulinoj, - se sufiĉus meti biskviton ĉe la fenestro por revenigi niajn filojn. Kaj la viaj, onklino Ada, kie estas la viaj?

Maljuna onklino Ada ne plu sciis: eble en Aŭstrio, eble en Aŭstralio; sed ŝi ne lasis distriĝi de tio: ŝi rompetis la biskviton al la birdetoj kaj diris al ili:

- Manĝu, ek, manĝu, aŭ vi ne havos sufiĉan forton por flugi.

Kaj kiam ili finis la biskviton:

- Ek, iru, iru. Kion vi plu atendas? Flugilojn vi havas por flugi.

La maljunulinoj ŝancelis sian kapon kaj pensis ke maljuna onklino Ada estis iom freneza, ĉar kvankam ŝi estis tiom maljuna kaj malriĉa, ŝi plu havis ion por donaci, kaj ŝi eĉ ne volis ke oni danku ŝin.

Poste, maljuna onklino Ada mortis, kaj ŝiaj filoj nur sciis tion post ioma tempo, kaj ne plu indis vojaĝi por ĉeesti la funebron. Sed la birdetoj plu revenis dum la tuta vintro sur la sojlon de la fenestro kaj protestis ĉar maljuna onklino Ada ne pretigis la biskviton.