Anĉjo, la nevidebla
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Iam knabo nomata Anĉjo iris lernejen, sen esti studinta la lecionon, kaj li multe timis, ke la instruisto aldemandos lin.

<< Ha, - li pensis - se mi povus fariĝi nevidebla... >>

La instruisto kontrolvokis la lernantojn, kaj kiam li atingis la nomon de Anĉjo, la knabo respondis: - jen mi! - sed neniu aŭdis lin, kaj la instruisto diris: - Domaĝe, ke Anĉjo ne venis, mi fakte pripensis aldemandi lin pri la leciono. Se li malsaniĝis, ni esperu ke estas nenio serioza.

Tiumaniere Anĉjo komprenis ke li fariĝis nevidebla, kiel li deziris. Pro ĝojo li eksaltis de sia tablo kaj finiĝis en la rubujon, plena je paperoj. Li leviĝis kaj iradis en la ĉambro, tiranta harojn al hazardaj samĉambranoj, kaj elverŝanta inkujojn. La lernantoj akuzis unu la alian je tiuj spitaĵoj, kaj ili ne povis suspekti ke la kulpo estis, fakte, de nevidebla Anĉjo.

Kiam li laciĝis je tiu ludo, Anĉjo lasis la lernejon kaj trafis buson, sen pagi la bileton, kompreneble, ĉar la kontrolisto ne povis vidi lin. Li trovis liberan lokon, kaj sidiĝis. Ĉe la venonta haltejo, virino supreniris, kun siaj aĉetsakoj, kaj provis sidiĝi ĝuste sur tiu seĝo, kiu al ŝiaj okuloj aperis libera. Sed fakte, ŝi sidiĝis sur la genuoj de Anĉjo, kiu eksufokiĝis. La virino kriis - Kia insido estas ĉi tiu? Vidu, mi lasas la sakon, kaj ĝi flosas en la aero.

Efektive, la sako ripozis sur la genuoj de Anĉjo. Naskiĝis granda debato, kaj preskaŭ ĉiu pasaĝero elparolis fajrajn vortojn kontraŭ la busfirmao.

Anĉjo lasis la buson en la urbocentro. Li enŝoviĝis en kukvendejon kaj ekmanĝis senbride, ĉerpanta per ambaŭ manoj la rosinbulketojn, la ĉokoladajn benjetojn, kaj ĉiajn kuketojn. La komizino, kiu rimarkis la malaperon de la kuketoj, kulpigis je tio dignan sinjoron, kiu estis aĉetanta truigitajn bombonojn por sia maljuna onklino. La sinjoro protestis: - Ŝtelisto, mi?! Vi ne scias, al kiu vi parolas. Vi ne scias, kiu estis mia patro. Vi ne scias, kiu estis mia avo!

- Mi eĉ ne volas scii, - respondis la komizino.

- Kio, ĉu vi kuraĝas ofendi mian avon!

Estis terura kverelo. Ekalvenis gardistoj. Nevidebla Anĉjo glitis inter la kruroj de la leŭtenanto kaj ekiris al lernejo, por rigardi la eliron de siaj amikoj. Fakte li vidis ilin eliri, aŭ pli bone, lavange forruliĝi de la lerneja ŝtuparo, sed ili tute ne vidis lin. Anĉjo vane strebadis postkuri ilin, aŭ tiri la harojn de lia amiko Roberto, aŭ oferti lekbombonon al lia amiko Giskardo. Ili ne vidis lin, ili tute ne zorgis lin, iliaj rigardoj trapasis lin, kvazaŭ li estis vitra.

Laca, kaj iom senkuraĝigita, Anĉjo reiris hejmen. Lia patrino atendis lin ĉe la balkono. - Mi estas ĉi tie, panjo! - kriis Anĉjo. Sed ŝi ne vidis lin, nek aŭdis lin, kaj plu rigardis atente, kaj anksie, la straton malantaŭ ŝi.

- Jen mi, paĉjo, - Anĉjo ekkriis, kiam li estis hejme, kaj sidiĝis ĉe la tablo je sia kutima loko. Sed la paĉjo malkviete murmuris: - Mi ne scias kial Anĉjo tiom malfruas. Ĉu eble malfeliĉaĵo okazis al li?

- Sed mi estas ĉi tie, mi estas ĉi tie! Panjo, paĉjo! - Kriis Anĉjo. Sed ili ne aŭdis lian voĉon.

Anĉjo nun ploris, sed al kio utilas larmoj, se neniu povas vidi ilin?

- Mi ne plu volas esti nevidebla, - plendis Anĉjo, kun rompita koro. - Mi volas ke mia patro vidu min, ke mia patrino riproĉu min, ke la instruisto aldemandu min! Mi volas ludi kun miaj amikoj! Estas malbele esti nevidebla, estas malbele esti sola.

Li eliris per la ŝtuparo, kaj malrapide atingis la korton.

- Kial vi ploras? - demandis al li ĉarma maljunulo, kiu sidis sur benko por ĝui la sunon.

- Ĉu vi vidas min? - plenanksie demandis Anĉjo.

- Mi vidas vin ja! Mi vidas vin ĉiun tagon, kiam vi iras kaj revenas de la lernejo.

- Sed mi neniam vidis vin.

- Ha, mi scias. Neniu rimarkas min. Maljuna emeritulo, tute sola, kial ajn knaboj devus vidi min? Mi ja estas por vi tute nevidebla homo...

- Anĉjo! - en tiu momento kriis panjo el la balkono.

- Panjo, ĉu vi vidas min?

- Estus pli bone por vi se mi ne vidus. Venu, venu, kaj renkontu vian paĉjon.

- Mi tuj venos, panjo, - plenĝoje kriis Anĉjo.

- Ĉu vi ne timas pugbatojn? - la maljunulo ridis.

Anĉjo fulme brakumis lin, kaj donis al li kison.

- Vi savis min, - li diris.

- Ho, kia troigo, - amuze diris la majunulo.