La strato kiu iris nenien
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Je la fino de la vilaĝo tri stratoj dividiĝis: unu iris al la maro, alia al la urbo, kaj la tria iris nenien.

Marteno sciis tion, ĉar li demandis pri tio al preskaŭ ĉiuj, kaj el ĉiuj li havis la saman respondon:

- Tiu strato? Ĝi iras nenien. Estas senutile marŝi tien.
- Kaj ĝis kie ĝi atingas?
- Ĝi iras nenien.
- Kial oni faris ĝin do?
- Neniu faris ĝin, ĝi ĉiam estis tie.
- Ĉu neniu kontrolis?
- Vi vere estas obstina: ni ja diris al vi, ke estas nenio por vidi...
- Vi ne povas scii tion, se vi neniam estis tie.

Li estis tiom obstina, ke oni eknomis lin Marteno Obstinulo, sed li ne zorgis, kaj li plu pensis pri la strato kiu iris nenien.

Kiam li estis sufiĉe granda por transiri la straton sen teni la manon de la avo, iun matenon li vekiĝis tre frue, lasis la vilaĝon kaj senhezite eniris la misteran straton kaj li ĉiam antaŭeniris. La fundo estis plena je truoj kaj herbaĉoj, sed bonŝance la vetero estis sen pluvo de longa tempo, kaj do ne estis flakoj. De ambaŭ flankoj kuris heĝo, sed baldaŭ komenciĝis la arbaro. La arbobranĉoj plektiĝis super la strato kaj kreis malhelan kaj freŝan tunelon, de kiu nur makule filtriĝis kelkaj sunradioj, kiuj donis iom da lumo.

Post longa promenado, la tunelo ŝajnis neniam finiĝi, la strato neniam finiĝis, Marteno eksentis doloron je la piedoj, kaj li estis pensanta ke estus bona ideo reveni hejmen, kiam li vidis hundon.

"Kie estas hundo, estas domo, - Marteno pripensis, - aŭ almenaŭ, homo".

La hundo vostosvinge iris al li kaj lekis liajn manojn, poste ĝi ekmarŝis laŭ la strato, kaj je ĉiu paŝo ĝi turnis sian vizaĝon por vidi, ĉu Marteno estis sekvanta ĝin.

- Mi venas, mi venas, - diris Marteno, tre scivola. Finfine la arbaro ekmaldensiĝis, la ĉielo reaperis alte, kaj la strato finiĝis ĉe la sojlo de granda fera kradpordo.

Tra la stangoj Marteno vidis kastelon, kiu havis ĉiujn pordojn kaj fenestrojn dismalfermitaj, kaj fumo eliris el ĉiu kameno, kaj el balkono tre bela virino mansalutis kaj gaje kriis:

- Ek, ek, Marteno Obstinulo!
- Ho, - Marteno feliĉiĝis, - mi ne sciis ke mi alvenos, sed ŝi ja.

Li puŝis la pordon, transiris la parkon kaj eniris la salonon de la kastelo, ĝustatempe por riverenci la belan virinon, kiu malsupreniris la ŝtuparegon. Ŝi estis bela, kaj pli bone vestita ol feinoj kaj princinoj, kaj plue, ŝi estis vere ĝoja, kaj ŝi ridis:

- Do, vi ne kredis.
- Al kio?
- Al la afero pri la strato kiu iras nenien.
- Tio estis tro stulta. Kaj laŭ mi, estas pli da lokoj, ol stratoj.
- Certe, sufiĉas havi emon vojaĝi. Nun venu, mi montros al vi la kastelon.

Estis pli ol cent salonoj, plenplenaj je ĉiuspecaj trezoroj, same kiel tiaj fabelaj kasteloj, kie belaj endormiĝintinoj dormas, aŭ kie ogroj amasigas siajn riĉaĵojn. Estis diamantoj, gemoj, oro, arĝento, kaj ĉiufoje la bela virino diris: - Prenu, prenu kion ajn vi volas. Mi pruntos al vi ĉareton por porti la pezon.

Vi imagu, ĉu Marteno bezonis konvinkiĝon. La ĉareto tutplenis kiam li ekforiris. Sur la sidbenko estis la hundo, kiu estis dresita, kaj scipovis teni la bridojn kaj boji al ĉevaloj, kiam ili dormetis kaj lasis la padon.

En la vilaĝo, kie oni jam pensis, ke li mortis, Marteno Obstinulo bonveniĝis per granda surprizo. La hundo elŝargis ĉiujn liajn trezorojn, dufoje salutcele svingis sian voston, resaltis sur la sidbenkon, kaj ekis, en granda polva nubo. Marteno grande regalis ĉiujn, amikojn kaj malamikojn, kaj devis centfoje rakonti sian adventuron, kaj ĉiun fojon, je la fino, kelkaj homoj kuris hejmen por preni ĉareton kaj ĉevalon, kaj urĝiĝis al la strato kiu iris nenien.

Sed tiun saman vesperon, ili ĉiuj revenis, unu post la alia, kun longa ĉagrena vizaĝo: la strato, por ili, finiĝis en la mezo de la arbaro, per densa arbomuro, en maro da dornoj. Ne plu estis kradpordo, nek kastelo, nek bela virino. Tio estas, ĉar kelkaj trezoroj ekzistas nur por tiuj, kiuj unue laŭiras novan straton, kaj la unua estis Marteno Obstinulo.