Suno kaj nubo
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

La suno vojaĝis tra la ĉielo, gaja kaj glora sur sia fajra ĉaro, siajn radiojn ĵetante ĉien, koleregigante pluvŝtorm-humoran nubon, kiu grumblis:

« Malŝparulo, tru-manplatulo, forĵetu, forĵetu viajn radiojn: vi vidos kiom malmultaj restos. »

En la vitĝardenoj, ĉiu vinbero kiu surrebe maturiĝis ŝtelis po unu, aŭ kelkfoje po du radiojn minute; kaj ĉiuj herbero, araneo, floro, akvoguto prenis sian parton.

« Lasu, lasu ke ĉiuj ŝteladu vin: vi vidos kiom ili vin dankos, kiam vi ne plu havos ŝtelindaĵojn. »

La suno ĝoje daŭrigis sian vojaĝon, pomilione, pomiliarde siajn radiojn fordonacante, senkalkule.

Nur je subiro, li kalkulis la restantajn radiojn: kaj, nu vidu, eĉ ne unu mankis. La nubo, prosurprize, solviĝis en hajlon.

Tiam la suno gaje plonĝis en la maron.