La puto de Bieno Piana
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Mezvoje inter Saronno kaj Legnano, borde al granda arbaro, estis Bieno Piana, kiu entute konsistis je tri kortoj. Dek unu familioj vivis tie. En Bieno Piana estis nur unu puto por ĉerpi akvon, kaj estis stranga puto, ĉar estis rulpulio por la ŝnuro, sed estis nek ŝuro nek ĉeno. Ĉiu el la dek unu familioj en la domo, tenis ŝnuron ĉe sia sitelo, kaj kiam iu iris por ĉerpi akvon, tiu prenis sian ŝnuron, volvis ĝin ĉe la brako, kaj portis ĝin ĝis la puto; kaj kiam la sitelo releviĝis plena je akvo, oni deigis la ŝnuron de la pulio kaj ĵaluze reportis ĝin hejmen. Nur unu puto, kaj dek unu ŝnuroj. Kaj se vi ne kredas je tio, vi iru kaj petu, kaj oni rakontos al vi, same kiel oni rakontis al mi, ke tiuj dek unu familioj ne akordis, kaj daŭre spitis unu al la alia, kaj anstataŭ kunaĉeti belan ĉenon, kaj ligi ĝin al la pulio por ke ĝi servu al ĉiuj, ili senprobleme plenigintus la puton per tero kaj herbaĉoj.

Ekis la milito, kaj la viroj de Bieno Piana soldatservis, kaj ili multe rekomendis al siaj virinoj, kaj interalie, ke oni ne ŝtelu la ŝnuron.

Poste estis invado de germanoj, la viroj estis for, la virinoj timis, sed la dek unu ŝnuroj ĉiam estis sekuraj en la dek unu domoj.

Iun tagon, infano de la bieno iris al la arbaro por kolekti lignofaskon kaj aŭdis ĝemon el arbusto. Temis pri partizano kun vundita kruro, kaj la infano kuris por alvoki sian patrinon. La virino ektimis kaj tordis al si la manojn, sed poste ŝi diris: - Ni portu lin hejmen, kaj tenu lin kaŝita. Ni esperu, ke iu helpu vian soldatan paĉjon, se li bezonas tion. Ni eĉ ne scias kie li estas, ĉu li plu vivas aŭ ne.

Ili kaŝis la partizanon en la grenejo, kaj alvokis la kuraciston, petante ke li venu por la maljuna avino. La aliaj virinoj de la bieno, tamen, je tiu sama mateno estis vidintaj la avinon, sana kaj vigla kiel koketo, kaj divenis, ke io kaŝiĝis. Antaŭ la forpaso de dudek kvar horoj, la tuta bieno sciis, ke vundita partizano estis en tiu grenejo, kaj kelkaj maljunaj kamparanoj diris: - Se la germanoj scios pri tio, ili venos ĉi tien, kaj murdos nin ĉiujn. Ni ĉiuj trafos malbelan finon.

Sed la virinoj ne rezonis tiel. Ili pensis pri siaj foraj viroj, kaj pensis ke ankaŭ ili, eble, vundiĝis kaj devis kaŝi sin, kaj ili sopiris. Je la tria tago, virino prenis salameton de la ĵus buĉita porko, kaj portis ĝin al Caterina, kiu estis la virino kiu estis kaŝinta la partizanon, kaj diris al ŝi: - Tiu kompatindulo devas plifortiĝi. Donu al li ĉi tiun salameton.

Iom poste, alia virino alvenis kun botelo de vino, poste tria kun saketo da flava faruno por polento, poste kvara, kun lardopeco, kaj antaŭ la vesperiĝo ĉiu virino de la bieno estis vizitinta la domon de Caterina, kaj vidis la partizanon kaj portis al li donacojn, kaj forviŝis larmeton al si mem.

Kaj dum la tuta tempo kiun la vundo bezonis por cikatriĝi, ĉiu el la dek unu familioj de la bieno traktis la partizanon kvazaŭ propran filon, kaj plenumis ĉiun lian bezonon.

La partizano resaniĝis, li iris for en la korton por trafi iom da suno, li vidis la senŝnuran puton, kaj multe miris. La virinoj ruĝiĝis, kaj klarigis al li ke ĉiu familio havis sian ŝnuron, sed ili ne sukcesis doni konvinkan klarigon. Ili devintus diri al li, ke ili estas malamikoj unu de la alia, sed tio ne plu estis vera, ĉar ili kune suferis, kaj kune helpis la partizanon. Do, ili ankoraŭ ne sciis tion, sed ili fariĝis amikoj kaj fratinoj, kaj ne plu estis kialo por havi dek unu ŝnurojn.

Tiam ili decidis aĉeti ĉenon, per mono de ĉiu familio, kaj ligi ĝin al la rulpulio. Kaj tiel ili faris. Kaj la partizano ĉerpis la unuan sitelon da akvo, kaj estis kiel inaŭguro de monumento.

Tiun saman vesperon la partizano, plene saniĝinta, reforiris al la montoj.