La planedo de la vero
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

La jena paĝo kopiiĝas de historia libro uzata en la lernejoj de planedo Mun, kaj ĝi parolas pri granda sciencisto kiu nomiĝas Brun (notu, tie ĉiu vorto finiĝas je "un": ekzemple oni ne diras "la luno" sed "lun lun"; "la polento" diriĝas "lun polentun", kaj tiel plu). Jen ĝi:

"Brun, inventisto, vivis du mil jarojn, nuntempe konserviĝas en fridujo, el kiu li vekiĝos post 49 000 jarcentoj por ekvivi denove. Li ankoraŭ estis bebo kiam li inventis maŝinon por krei ĉielarkojn, kiu funkciis per akvo kaj sapo, sed kiu produktis, anstataŭ bubelojn, ĉiumezurajn ĉielarkojn, kiujn oni povis etendi de unu flanko ĝis la alia de la ĉielo, kaj kiuj utilis por multaj uzoj, eĉ por pendigi sekiĝontajn lavitaĵojn. En la infanĝardeno, ludanta per du bastonetoj, li inventis drilon por bori akvon. La inventaĵo tre plaĉis al fiŝkaptistoj, kiuj ĝin uzis distrocele kiam fiŝoj ne alhokiĝis.

Dum lia unua lerneja jaro li inventis: maŝinon por tikli pirojn, poton por friti glacion, pesilon por pesi nubojn, telefonon por paroli kun ŝtonoj, la muzikan martelon, kiu ludis belegajn melodiojn dum enbatado de najlo, kaj tiel plu.

Memori ĉiun lian inventaĵon estus tro temporaba okupo. Ni nur citu la plej faman, tio estas la maŝino por mensogi, kiu funkciis per ĵetonoj. Por ĉiu ĵetono oni povis aŭskulti dek kvar mil mensogojn. La maŝino enhavis ĉiun mensogon de la mondo: tiujn kiujn oni jam diris, tiujn kiujn homoj estis tiam pensantaj, kaj tiujn kiujn oni povus inventi en la estonteco. Kiam la maŝino estis dirinta ĉiun eblan mensogon, homoj estis devigitaj al diri ĉiam la veron. Tial planedo Mun ankaŭ nomiĝas la planedo de la vero".