La rompenda domo
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Iam en Busto Arsizio, la homoj zorgis, ĉar infanoj emis rompi ĉion. Ni ne celas la ŝuplandumojn, la pantalonojn aŭ la lernolibrujojn: ili rompis fenestrajn vitrojn kiam ili ludis kun pilko, ili rompis pladojn hejme kaj glasojn en trinkejo, kaj ili ne rompis la murojn, nur pro tio ke ili ne havis martelojn ĉemane. La gepatroj ne plu sciis kion fari, kaj ili iris por paroli kun la urbestro.

"Ĉu ni decidu pri monpuno?" Proponis la urbestro.

"Ho certe ja", respondis la gepatroj, "kaj ĉu ni poste pagu ĝin per la rompitaĵoj?"

Bonŝance en tiu loko estis multaj librotenistoj. Estis unu por ĉiu tria homo kaj ili ĉiuj bonege rezonas. Plej bone ol ĉiuj, rezonis librotenisto Gamberoni, maljuna sinjoro kiu havis multajn nepojn, kaj pro tio, li havis multan sperton pri rompitaĵoj.

Li prenis paperon kaj skribilon kaj kalkulis la damaĝon, kiun la infanoj de Busto Arsizio kaŭzis pro tiumaniera frakasado de tiom multaj bonaj aĵoj. Rezultis timiga sumo: milmilaj tiommultaj dekkvar kaj tridektri.

"Per duono de tiu sumo", pruvis librotenisto Gamberoni, "ni povas konstrui rompendan domon, kaj ni povas devigi al la infanoj ĝian detruadon: se ili ne saniĝos per tiu maniero, ili neniam plu saniĝos."

La propono akceptiĝis. Fulmorapide kaj tondrorapide la domo konstruiĝis. Ĝi altis sep etaĝojn, ĝi havis naŭdek naŭ ĉambrojn, ĉiu ĉambro plenis je mebloj kaj ĉiu meblo ŝtopiĝis je teleraroj kaj ornamaĵoj, por ne mencii la spegulojn kaj la kranojn. Dum la inaŭgura tago, al ĉiu infano doniĝis martelo, kaj je signalo de la urbestro, oni dismalfermis la pordojn de la rompenda domo.

Kia domaĝo estas tio, ke la televido ne alvenis ĝustatempe por elsendi la eventon. Tiuj, kiuj vidis per propraj okuloj, kaj aŭdis per propraj oreloj, ĵuras ke ŝajnis - neniam tio okazu! - la komenciĝo de la tria monda milito. La infanoj kuris de ĉambro al ĉambro same kiel la armeo de Atilo kaj ili martelade frakasis ĉion, kio baris ilian vojon.

La frapoj aŭdiĝis en la tuta Lumbardio kaj en duona Svislando. Infanoj same altaj kiel kataj vostoj sin algluis al mebloj same grandaj kiel krozoŝipoj, kaj detruis ilin sisteme, ĝis nur restis montaro da ligneroj. Lernejanoj, tiom belaj kaj ĉarmaj en iliaj rozaj kaj bluaj supervestoj, diligente frapadis kaftasarojn, kaj igis ilin fajna pulvoro, per kiu ili ŝmiris sian vizaĝon.

Je la fino de la unua tago, ne restis netuŝita glaso. Je la fino de la dua tago, seĝoj ekmalmultis. Dum la tria tago la infanoj alfrontis la murojn, komencante de la lasta etaĝo, sed kiam ili atingis la kvaran etaĝon, tre lacaj kaj same plenaj je polvo kiel la soldatoj de Napoleono, ili tie lasis ĉion, kaj revenis hejmen ŝanceliĝe, kaj iris rekte al lito sen vespermanĝi.

Ilia emo definitive forkonsumiĝis, kaj ili ne plu trovis plezuron je rompado de io ajn, subite ili fariĝis delikataj kaj malpezaj kiel papilioj, kaj se vi petintus al ili, ludi piedpilkon meze de kristalaj glasoj, vi certus, ke ne eĉ unu ili splitus.

La librotenisto Gamberoni finkalkulumis kaj pruvis ke la urbo Busto Arsizio realigis ŝparon je du supermilionoj kaj sep centimetroj.

La urbestro lasis la restaĵon de la domo al la urbanoj, tiel ke ili rajtu fari kion ajn ili volis. Tiam oni vidis homojn kun ledaj dosierujoj kaj dufokusaj okulvitroj, juĝistojn, notariojn, estraranojn, delegitojn, ekkolekti la martelojn kaj kuri por detrui vandon aŭ elrompi ŝtuparon, frapante kun tiom da plezuro, ke ili sentis sin plijuniĝi je ĉiu bato. "Anstataŭ kvereli kun mia edzino...", ili diris gaje, "Anstataŭ rompi la cindrujon kaj la bonajn telerojn, kiujn onklino Mirina donacis...", kaj jen marteladoj.

Kiel dankosignon, la urbo Busto Arsizio dekretis por la librotenisto Gamberoni medalon kun arĝenta truo meze.