La senpinta lando
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Johaneto Tempoperdema estis granda vojaĝanto. Vojaĝon post vojaĝo, iam li vizitis landon kie la anguloj de la domoj estis rondaj, kaj tegmentoj ne finiĝis per pinto, sed per tre dolĉa ĝibo. Laŭ la strato estis rozoheĝo, kaj Johaneto subite pripensis meti rozon en la butontruon. Dum li plukis la rozon, li tre atentis ne piki sin per ĝiaj dornoj, sed li tuj rimarkis ke la dornoj tute ne pikis, ili ne havis pinton kaj ŝajnis gumaj, kaj ili tiklis la manon.

- Vidu, vidu, - diris laŭte Johaneto.

De post la heĝo, urbogardisto sin montris, ridetante.

- Ĉu vi ne sciis, ke oni ne rajtas pluki rozojn?

- Pardonu min, mi ne pensis pri tio.

- Do vi nur pagos duonan punon, - diris la gardisto, kiu per tia rideto povis senprobleme esti tiu butera viro, kiu akompanas Pinokjon al la Lando de Ludiloj. Johaneto rimarkis ke la gardisto estis skribanta la punon per senpinta krajono, kaj li ekdiris:

- Ĉu vi bonvole montrus al mi vian sabron?

- Volonte, - diris la gardisto. Kaj nature, eĉ ne la sabro havis pinton.

- Kia lando estas ĉi tiu, do? - demandis Johaneto.

- La senpinta lando, - respondis la gardisto tiom ĝentile, ke ĉiujn liajn vortojn oni devus skribi per majuskloj.

- Kaj kiel vi traktas najlojn?

- Ni ilin malpermesis delonge, ni ĉiam uzas gluon. Kaj nun, bonvole, vi donu al mi du vangofrapojn.

Johaneto gapis tiom larĝe, kvazaŭ li volis gluti tutan kukon.

- Ho ve, mi ja ne volas esti karcerita pro ofendo al publika oficisto. La vangofrapojn mi devus ricevi, kaj ne doni.

- Sed oni tiel faras, ĉi tie, - klarigis ĝentile la gardisto, - por tuta puno, kvar vangofrapojn, por duona puno, nur du.

- Al la gardisto?

- Al la gardisto.

- Sed tio estas maljusta, kaj terura.

- Certe tio estas maljusta. Certe tio estas terura, - diris la gardisto. - La afero estas tiom malaminda, ke la homoj, por ne esti devigitaj frapi kompatindajn senkulpulojn, bone gardas sin de malobeo de la leĝo. Ek, vi donu al mi tiujn du vangofrapojn, kaj venontfoje, vi estu pli atenta.

- Sed mi eĉ ne volas doni frapeton al via vango: male, mi donos kareson.

- Se aferoj estas tiaj, - konkludis la gardisto, - mi devos akompani vin reen al la limbordo.

Kaj Johaneto, tre humiliĝinta, devis lasi la senpintan landon. Sed eĉ nun, li plu revas reiri tien, por vivi en la plej ĝentila maniero, en bela dometo kun senpinta tegmento.