La masonisto el Valtellina
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Junulo el Valtellina, kiu ne trovis laboron en sia lando, elmigris al Germanio, kaj ĝuste en Berlino trovis postenon en konstruejo kiel masonisto. Mario - tiel la junulo nomiĝis - estis tre feliĉa pri tio: li laboris intense, manĝis malmulte, kaj li apartigis tion kion li enspezis, por sia edziĝo.

Iun tagon, tamen, dum oni metis la fundamentojn de nova konstruaĵo, ponto detruiĝis, Mario falis en la betonan muldadon, mortis, kaj ne eblis rekapti lian korpon.

Mario mortis, sed li ne sentis iun ajn doloron. Li estis fermita en unu el la pilastroj de la konstruata domo, kaj li estis iom kunpremita, sed krom tio, li same sentis kaj pensis, kiel antaŭe. Kiam li kutimiĝis al sia nova situacio, li eĉ povis malfermi la okulojn kaj rigardi la domon kiu kreskis ĉirkaŭ li. Estis kvazaŭ li toleris la pezon de la nova konstruaĵo, kaj ĉi tio kompensis la penon, ke li ne plu povis doni informojn pri si al la gepatroj, kaj al la kompatinda fianĉino.

Kaŝita en la muro, en la koro de la muro, neniu lin povis vidi, nek eĉ suspekti ke li estis tie, sed Mario ne zorgis pri tio.

La domo kreskis ĝis la tegmento, pordoj kaj fenestroj instaliĝis, la apartamentoj vendiĝis kaj aĉetiĝis, kaj pleniĝis per mebloj, kaj laste, pluraj familioj ekloĝis tie. Mario ĉiujn konis, junulojn kaj maljunulojn. Kiam la infanoj krursvingis sur la planko, siajn unuajn paŝojn ekstudantaj, ili tiklis lian manon. Kiam la knabinoj iris al la balkonoj, aŭ montris sin ĉe la fenestroj por vidi siajn karulojn, Mario sentis ĉe lia vango la molan frotadon de iliaj blondaj haroj. Vespere, li aŭdis la konversaciojn de la familioj kunvenintaj ĉe la tablo; nokte, la tusojn de la malsanuloj; antaŭ la ektagiĝo, la sonoron de la vekhorloĝo de bakisto, kiu plej unue vekiĝis. La vivo de la domo estis la vivo de Mario; la ĝojoj de la domo, etaĝon post etaĝo, kaj ĝiaj doloroj, ĉambron post ĉambro, estis liaj ĝojoj kaj liaj doloroj.

Kaj jen, iun tagon, milito ekis. Bombadoj komenciĝis sur la tuta urbo, kaj Mario sentis, ke la fino proksimiĝis ankaŭ por li. Bombo frapis la domon kaj disfaligis ĝin teren. Nur restis senforma amaso da ruboj, rompitaj mebloj, premitaj aĵoj, sub kiuj por ĉiam dormis virinoj kaj infanoj, kaptitaj dum la dormado.

Nur en tiu momento Mario vere mortis, ĉar estis mortinta la domo, kiu naskiĝis pro lia sinofero.