La plej bona homo en la mondo
Gianni Rodari
Tradukis kaj adaptis Manuel Giorgini

Mi konas la rakonton pri la plej bona homo en la mondo, sed mi ne scias ĉu vi ŝatos ĝin. Ĉu mi tamen rakontu ĝin?

Mi rakontu.

Li nomiĝis Primo, kiu en la itala lingvo signifas unua, kaj jam kiam li estis tre juna, li decidis: - Mi estos unua laŭ nomo, kaj laŭ faktoj. Mi ĉiam estos la unua.

Sed, male, li ĉiam estis la lasta: li estis la lasta kiu timis, la lasta kiu fuĝis, la lasta kiu diris mensogojn, la lasta kiu faris malbonaĵojn, tiom lasta, ke li neniam, fakte, faris malbonaĵojn.

Ĉiuj liaj amikoj estis unuaj pri io. Unu el ili estis la unua plej kapabla ŝtelisto en la urbo, iu alia estis la unua plej perfortema viro de la kvartalo, iu tria amiko estis la unua plej stulta loĝanto de propra konstruaĵo. Kaj li, li ĉiam estis la lasta kiu diris stultaĵojn, kaj kiam estis lia vico por diri ilin, li silentis.

Li estis la plej bona homo en la mondo, sed li estis la lasta kiu sciis tion. Tiom lasta, ke li fakte tute ne sciis tion.