La sonorilo kaj la ŝtelistoj
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

La sinjoro Guglielmo loĝas en la arbaro, kaj li multe timas ŝtelistojn. Li ne estas riĉa, sed kiel povas ŝtelistoj scii tion? Penson post penso, li decidis verki afiŝon: "Ŝtelistoj, bonvole sonorigu la sonorilon. Mi lasos vin libere eniri, kaj vi povos vidi, ke ĉi tie vere estas nenio por ŝteli".

Iun nokton, oni aŭdas la sonon de la sonorilo. Sinjoro Guglielmo kuras por vidi, kiu estas.

"Ni estas la ŝtelistoj!", li aŭdas krii. "Mi tuj venas!", li respondas.

Li kuras por malfermi la pordon. La ŝtelistoj eniras kun masko sur la okuloj. La sinjoro Guglielmo helpas ilin viziti la tutan domon, kaj la ŝtelistoj povas efektive vidi, ke estas nenio por ŝteli tie. Ili iom plendetas, kaj poste foriras. "Benita estu tiu afiŝo!", pensas sinjoro Guglielmo.

Nuntempe, ŝtelistoj ofte iras por renkonti lin. Estas vere ĉiuspecaj ŝtelistoj. Kiam li vidas, ke la ŝtelistoj estas povraj, sinjoro Guglielmo donacas ion al ili: iom da sapo, razilon, iom da pano kaj fromaĝo.