Ĉikano
Connie Willis
Tradukis Erin Piateski

La lundon antaŭ la printempa ferio mi informis mian klason pri angla literaturo ke ni okupiĝos pri Ŝekspiro. La vetero en Kolorado kutime aĉas dum ĉi tiu sezono. Ni ricevas (multe tro malfrue) la neĝkvanton kiun la skiejoj bezonis jam en decembro, eluzas ĉiujn planitajn neĝoferitagojn, kaj finfine laboras dum plua semajno en junio. La veterprognozo en la televidprogramo "Hodiaŭ" ne antaŭvidis neĝon por iam ajn antaŭ sabato, sed kun bonŝanco, eble ĝi venos pli frue.

Mia anonco kaŭzis multe da ekscito. Paula saltis por preni sian registrilon kaj rebobenis ĝin por certiĝi ke ŝi kaptis ĉiun vorton, Edwin Sumner ridetis kun supereca fimemfido, kaj Delilah subite kunĵetis siajn librojn kaj kolerpaŝis eksteren, klakfermante la pordon tiel forte ke ŝi vekis Rick. Mi disdonis la slipetojn por liberigo/rifuzo, kaj diris al ili ke ili redonu ilin merkrede. Mi donis kroman al Sharon, por doni al Delilah.

"Ŝekspiro konsideriĝas unu el niaj plej bonaj skribistoj, se ne la plej bona," mi diris, ĉefe por la surbendigilo de Paula. "Merkrede mi parolos pri la vivo de Ŝekspiro, kaj ĵaŭde kaj vendrede ni legos liajn verkojn".

Wendy levis sian manon. "Ĉu ni legos ĉiujn liajn teatraĵojn?"

Kelkfoje mi scivolas kie estis Wendy dum la pasintaj kelkaj jaroj – certe ne en ĉi tiu lernejo, eble ne en ĉi tiu universo. "Tio ankoraŭ ne decidiĝis," mi diris. "Mi renkontiĝos kun la lernejestro morgaŭ."

"Prefere estu unu el la tragedioj," diris Edwin, malhel-miene.

Je la tagmanĝo, la novaĵo jam trairis la tutan lernejon. "Bonan ŝancon," deziris Greg Jefferson, la instruisto pri biologio, en la instruista salono. "Mi ĵus fininstruis evoluon."

"Ĉu jam estas tiu tempo de la jaro?" demandis Karen Miller. Ŝi instruas pri usona literaturo, trans la koridoro. "Mi ankoraŭ ne atingis la militon inter la ŝtatoj."

"Jam estas tiu tempo de la jaro," mi diris. "Ĉu vi povas prizorgi mian klason dum via libera periodo morgaŭ? Mi devas renkontiĝi kun Harrows."

"Mi povas prizorgi ilin la tutan matenon. Nur petu al viaj lernantoj veni en mian ĉambron morgaŭ. Ni studos la poemon Thanatopsis. Tridek pluaj lernantoj ne gravos."

"Thanatopsis?" mi diris, imponita. "Ĉu vi studos la tutan verkon?"

"Ĉion krom linioj dek kaj sesdek ok. Ĝi estas terura poemo, vi scias. Mi ne pensas ke iu ajn komprenas ĝin sufiĉe bone por protesti. Kaj mi diros al neniu ajn, kion signifas la titolo."

"Feliĉiĝu," diris Greg. "Eble okazos neĝoŝtormo."

Marde la ĉielo estis klara, kun prognozo de temperaturo je ĉirkaŭ 20 gradoj. Delilah estis ekster la lernejo kiam mi alvenis, portante ruĝan t-ĉemizon kun la vortoj "Dekdua-klasanoj Kontraŭ Diablo-Adorado en la Lernejoj," kaj mallongan pantalonon. Ŝi portis surbastonan afiŝon sur kiu skribiĝis "Ŝekspiro estas la Porparolanto de Satano." "Ŝekspiro" kaj "Satano" ambaŭ estis misskribitaj.

"Ni ne ekstudos Ŝekspiron ĝis morgaŭ," mi informis ŝin. "Ne estas kialo, kial vi ne estu en via klasĉambro. S-ino Miller instruas pri Thanatopsis."

"Pri linioj dek kaj sesdek ok ŝi tute ne instruos. Aparte, Bryant estis teisto, kiu estas la sama afero kiel satanisto." Ŝi donis al mi sian refuz-slipeton kaj dikan flavan koverton. "Niaj protestoj estas ene." Ŝi mallaŭtigis sian voĉon. "Kion vere signifas «Thanatopsis»?"

"Ĝi estas indiana vorto. Ĝi signifas "Iu kiu uzas sian religion por prifajfi sian klason kaj sunbruniĝi."

Mi eniris, elprenis la diskon kun Ŝekspiro el la sekurŝranko en la biblioteko, kaj eniris la oficejon. S-ino Harrows jam havis la dosierujon pri Ŝekspiro, kaj sian skatolon de naztukoj. "Ĉu vi devas instrui pri Ŝekspiro?" ŝi demandis, elmukigante sian nazon.

"Dum Edwin Sumner estas en mia klaso, mi devas. Lia patrino estas la estro de la Prezidenta Laborgrupo pri Manko de Kono pri la Klasikaĵoj." Mi aldonis la liston de protestoj de Delilah al la stako kaj sidiĝis ĉe la komputilo.

"Nu, povus esti pli facile ol ni pensas," ŝi diris. "Estis multaj procesoj ekde la pasinta jaro. Tio forigas de la listo la teatraĵojn Makbeto, La Ventego, Sonĝo de someromeza nokto, La Vintra Fabelo, kaj Rikardo la 3-a."

"Delilah estis okupitino," mi diris. Mi enŝovis la diskon kun la neredaktitaj verkoj, kaj la forstrekan kaj reformatigan programojn. "Mi ne memoris ke estas sorĉado en Rikardo la 3-a."

Ŝi ternis kaj etendis la brakon por alia naztuko. "Ne estas. Tio venis el proceso pri kalumnio. Komencita de la pra-pra-pra-nepo de la reĝo. Li diras ke ne estas iu ajn konkludiga pruvo ke Rikardo la Tria mortigis la princetojn. Ne gravas, ĉiukaze. La Reĝa Societo por Restarigo de la Dia Rajto de Reĝoj havas leĝan minac-ordonon kontraŭ ĉiuj el la histori-teatraĵoj. Kia devus esti la vetero?"

"Malbonega," mi diris. "Varmeta kaj suna." Mi aperigis la katalogon kaj nuligis la teatraĵon Henriko la 4-a (Partoj 1 kaj 2) kaj la ceteron de ŝia listo. "La Dresado de la Megero?"

"Alianco de Koleraj Virinoj. Ankaŭ La Gajaj Edzinoj de Vindsoro, Romeo kaj Julieta, kaj Perditaj Am-penoj."

"Ĉu Otelo? Ne diru, mi jam scias tion. La Venecia Komercisto – ĉu la Ligo kontraŭ Antisemitismo?"

"Ne, la Usona Asocio de Juristoj. Kaj Sepult-entreprenistoj Internaciaj. Ili oponas pri la uzo de «ĉerko» en la Tria Akto." Ŝi elmukigis sian nazon.

Ni bezonis la duan kaj trian periodojn por fintrakti la teatraĵojn kaj la plejparton de la tria por finpretigi la sonetojn.  "Mi havas kurson dum la kvara periodo kaj poste tagmanĝ-deĵoron," mi diris. "Ni devos fini la ceteron ĉi-posttagmeze."

"Ĉu restas io ajn por ĉi posttagmezo?" demandis S-ino Harrows.

"Kiel vi volas kaj Hamleto," mi diris. Sankta ĉielo, kiel ili maltrafis Hamleton?"

"Ĉu vi certas pri Kiel vi volas?" diris S-ino Harrows, trafoliumante sian stakon. "Mi pensis ke iu starigis restrikt-ordonon kontraŭ ĝi."

"Eble Patrinoj kontraŭ Transvestuloj," mi diris. "Rosalind vestiĝas kiel viro en Akto Du."

"Ne, jen. La Klubo Siero. «Detrua sinteno pri la medio.»" Ŝi trarigardis la paĝon. "Kiu detrua sinteno?"

"Orlando gravuras la nomon de Rosalind sur arbon." Mi klinigis malantaŭen en mia seĝo por povi rigardi el la fenestro. La suno plu malice briladis. "Mi supozas ke ni uzu Hamleto.   Tio devus feliĉigi Edwin kaj lian patrinon."

"Ni plu devas fari la laŭ-liniaĵojn," diris S-ino Harrows. "Mi pensas ke mia gorĝo ekdoloretas."

Mi sukcesis konvinki Karen preni miajn posttagmezajn kursojn. Estis literaturo por deka-klasanoj kaj ni studis la verkojn de Beatrix Potter – ŝi nur devis disdoni studfolion pri Sciuro Nukseto. Mi havis tagmanĝ-deĵoron ekstere. Estis tiel varme ke mi devis forpreni mian palton. La Kolegiaj Studentoj por Kristo marŝadis ĉirkaŭ la lernejo portante baston-afiŝojn kiuj diris "Ŝekspiro estis Sekulara Humanisto."

Delilah kuŝis sur la antaŭa ŝtuparo, eligante odoregon de sunbruniga oleo. Ŝi malrapidume svingis sian afiŝon al mi: "Ŝekspiro estas Porparolanto de Satano". "Vi pekis per granda peko," ŝi citis. "Volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis. Eliro, Ĉapitro 32, Verso 30."

"1 Korintanoj 13:3," mi diris. "Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, per tio mi neniom profitus."

"Mi telefonis al la kuracisto," diris S-ino Harrows. Ŝi staris ĉe la fenestro, elrigardante al la brileganta suno. "Li pensas ke eble mi havas pneŭmonion."

Mi sidiĝis ĉe la komputilo kaj enigis Hamleton. "Vidu la bonan flankon. Almenaŭ ni havas la F-R-programojn. Ni ne devas fari tion permane, kiel ni foje devis."

Ŝi sidiĝis malantaŭ la paperstako. "Kiel mi faru ĉi tion? Ĉu laŭ grupo aŭ laŭ linio?"

"Ne gravas ĉiukaze. Mi supozas ke ni komenciĝu je la supro."

"Linio unu. «Kiu tieas?» La Nacia Unuiĝo kontraŭ Verbigoj"

"Ni laboru laŭ grupo," mi diris.

"Bone. Ni unue forigu la plej grandajn. La Komisiono por Preventi Venenadon sentas ke la «tro-detala montro de venenigo en la murdo de la patro de Hamleto povus instigi al kopiaj krimoj.» Ili citas okazon en Nov-Ĵerzeo en kiu 16-jaraĝulo verŝis dren-purigaĵon en la orelon de sia patro post lia lego de la teatraĵo. Momenton. Mi prenu naztukon. La Literatur-Liberiga Fronto protestas pri la frazoj «Malforto, via nomo estas virino» kaj «Ho, plej noca virino», la oratoraĵo pri «Kia laboraĵo estas viro», kaj la reĝino."

"Ĉu la tuta reĝino??"

Ŝi kontrolis siajn notojn. "Jes. Ĉiuj linioj, citaĵoj, kaj aludoj." Ŝi palpis sub sia makzelo, unue unu flankon, poste la alian. "Mi pensas ke miaj glandoj estas ŝvelitaj. Ĉu tio kutime okazas kun pneŭmonio?"

Envenis Greg Jefferson, portante superbazaran sakon. "Mi pensis ke vi povus utiligi iom da soldat-manĝaĵo. Kiel ĉio progresas?"

"Ni perdis la reĝinon," mi diris. "Sekva?"

"La Nacia Konsilejo pri Tranĉiloj protestas pri la montro de glavoj kiel mortigajn armilojn. «Glavoj ne mortigas homojn, homoj mortigas homojn.» La Komercoĉambro de Kopenhago protestas pri la linio «Io putras en la ŝtato Danlando.» Studentoj kontraŭ Memmortigo, la Internacia Federacio de Floristoj, kaj la Ruĝa Kruco protestas pri la drono de Ofelia."

Greg elprenis botelojn de kontraŭtusa siropo kaj pilolojn kontraŭ malvarmumo. Li donis al mi boteleton de trankviligaj medikamentoj. "La Internacia Federacio de Floristoj?" li diris.

"Ŝi falis plukante florojn," mi diris. "Kia estas la vetero ekstere nun?"

"Ĝuste kiel somero," li diris. "Delilah utiligas aluminian sun-respegulilon."

"Anus," diris S-ino Harrows.

"Pardonu?" diris Greg.

"ANUS, la Asocio de Ne-Uzantoj de Sunprotektiloj, protestas la linion «Mi tro multe estas en la suno»," diris S-ino Harrows, kaj prenis glutplenon el la botelon de kontraŭ-tusa siropo.

Ni nur duone finis la laboron, je la fino de kursoj tiutage. La Reto de Monaĥinoj protestis pri la linio «Iru vi al monaĥinejo», Dikaj kaj Fieraj deziris la forigon de la sekcio «Ho, ke ankaŭ ĉi tiu tro solida karno fandiĝu», kaj ni ne eĉ atingis la liston de Delilah, kiu longis ok paĝojn.

"kiun teatraĵon ni legos?" demandis Wendi survoje elen.

"Hamleto," mi diris.

"Hamleto?" ŝi diris. "Ĉu ne tiu temas pri la ulo kies onklo murdas la reĝon kaj poste la reĝino geedziĝas kun la onklo?"

"Ne plu," mi diris.

Delilah atendis min ekstere. "Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin," ŝi citis. "Agoj 19:19."

"«Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis»," mi diris.

Estis nebulete merkrede, sed ankoraŭ varme. Veteranoj por Pura Usono kaj la Sublim-Delogaj Gardostarantoj piknikis sur la herbaro. Delilah portis ĉemizeton. "Tiu afero hieraŭ pri la suno kiu nigrigas, de kie tio venas?"

"La Biblio," mi diris. "Alta Kanto de Salomono. Ĉapitro 1, Verso 6."

"Ha," ŝi diris, trankviligita. "Tio ne plu estas en la Biblio. Ni forigis ĝin."

S-ino Harrows lasis noton por mi. Ŝi estis ĉe kuracisto. Mi devis renkontiĝi kun ŝia tria periodo.

"Ĉu ni povas komenci hodiaŭ?" demandis Wendy.

"Se ĉiuj memoris porti sian slipeton. Mi prelegos pri la vivo de Ŝekspiro," mi diris. "Vi ne scias la veterprognozon por hodiaŭ, ĉu?"

"Jes, devus esti bonege."

Mi petis al ŝi kolekti la rifuzilojn dum mi trarigardis miajn notojn. Pasint-jare, Jezebel, la fratino de Delilah, transdonis oficialan plendon meze de la prelego pro «provoj prediki favore al troa amorado, kontraŭ-koncipiloj, kaj aborto, dirante ke Anne Hathaway gravediĝis antaŭ la geedziĝo.»" "Amorado," "aborto," kaj "gravediĝis" ĉiuj misliterumiĝis.

Ĉiuj memoris sian slipeton. Mi sendis la rifuzulojn al la biblioteko kaj ekprelegis.

"Ŝekspiro –" mi diris. La surbendigilo de Paula klak-enŝaltiĝis. "Vilhelmo Ŝekspiro naskiĝis la dudek trian de aprilo, 1564, en Stratford-on-Avon."

Rick, kiu ne levis sian manon tutjare, aŭ eĉ donis indikon de pensokapablo, levis sian manon. "Ĉu vi intencas doni egalan tempon al la teorio ke estis Francisko Bakono kiu skribis la verkojn de Ŝekspiro?" li diris. "Bakono ne naskiĝis la 23an de Aprilo, 1564. Li naskiĝis la 22an de januaro, 1561."

Je la 3-a periodo, S-ino Harrows ankoraŭ ne revenis de la kuracisto, do mi komencis je la listo de Delilah. Ŝi protestis pri kvardek tri mencioj de spiritoj, fantomoj, kaj rilataĵoj, dudek unu obscenaj vortoj ("obscena" misliterumita), kaj sepdek ok aliaj kiuj laŭ ŝi estas obscenaj, interalie puto kaj fekulo.

S-ino Harros envenis dum mi finis la liston kaj subenĵetis sian valizeton. "Ili venas el streĉo!" ŝi diris. "Mi havas pneŭmonion, kaj li diras ke miaj simptomoj estas streĉ-devenaj!"

"Ĉu ankoraŭ estas nube ekstere?"

"Estas je 22 gradoj ekstere. Kie ni estas?"

"Sepultentreprenistoj Internaciaj," mi diris. "Denove. «La morto prezentita kvazaŭ universala kaj neevitebla.»" Mi rigardis fikse al la folio. "Tio ne havas sencon."

S-ino Harrows forprenis la folion de mi. "Tio estas la protesto pri Thanatopsis. Ili havis sian landan kongreson pasint-semajne. Ili aldonis tutan aron samtempe, kaj mi ankoraŭ ne havis okazon por trarigardi kaj klasigi ilin." Ŝi foliumis tra la folistako. "Jen tiu pri Hamleto. «Malfavora portreto de enterig-pretigaj specialistoj—» "

"La fosisto de tomboj."

"«—kaj malĝusta reprezentaĵo de entombiga regularo. Nek hermetike fermita ĉerko nek sepultejo aperas en la scenejo.»"

Ni laboris ĝis la kvina vespere. La Societo por la Antaŭenigo de Filozofio konsideris esti fiparolo pri ilia profesio, la linion «Estas pli da aferoj en la ĉielo kaj surtere, Horatio, ol estas prirevitaj en via filozofio.» La Gildo de Aktoroj kontestis la parton kiam Hamleto dungis nesindikatajn laborantojn, kaj la Kurten-defenda ligo protestis pri la pik-mortigo de Polonius, dum li kaŝis sin malantaŭ kurteno. "La klara implico de ĉi tiu sceno estas ke la tapeto estas danĝera," ili skribis en la protest-dokumento. "Kurtenoj ne mortigas homojn. Homoj mortigas homojn."

S-ino Harrows forlasis la folion je la supro de la stako, kaj glutegis kontraŭ-tusan siropon. "Kaj jen ĉio. Ĉu io restas?"

"Mi pensas ke jes," mi diris, klakigante "Reformatigu" kaj trarigardante la ekranon. "Jes, kelkaj aferoj. Kio pri, «Estas saliko kiu kreskas kliniĝante super rojo / Kiu montras siajn kojnformajn foliojn en la vitreca fluo.» "

"Vi neniam sukcesos teni tion," diris S-ino Harrows.

Ĵaŭde mi alvenis al la lernejo frue por presi tridek ekzemplerojn de Hamleto por mia klaso. Plimalvarmiĝis kaj plinubiĝis dumnokte. Delilah portis lanugan palton kaj mufgantojn. Ŝia vizaĝo estis profunde ruĝa, kaj ŝia nazo eksenhaŭtiĝis.

"Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo?" mi demandis. "1-a libro de Samuel 15:22." Mi amike tuŝetis ŝin sur la ŝultro.

"Aj!" ŝi diris.

Mi disdonis Hamleton kaj taskis al Wendy kaj Rick laŭtlegi la partojn de Hamleto kaj Horatio.

"«La aero mordas akre; estas tre malvarme», " legis Wendy.

"Kie ni estas?" diris Rick. Mi fingre montris la lokon al li. "Ha. «Estas mordeta kaj avida aero.»"

"«Kioma horo nun?»" legis Wendy.

"«Mi pensas ke mankas ĝis la dek-dua» "

Wendy turnis sian folion kaj rigardis la malantaŭon. "Ĉu jen ĉio?" ŝi diris. "Ĉu tio estas la tuto de Hamleto? Mi pensis ke lia onklo mortigis lian patron kaj poste la fantomo diris al li ke lia patrino envolviĝis kaj li diris «Ĉu esti aŭ ne esti» kaj Ofelia sinmortigis kaj tiel plu." Ŝi returnis la folion. "Tio ne povas esti la tuta teatraĵo."

"Ĝi certe ne estu la tuta teatraĵo," diris Delilah. Ŝi envenis, portante sian baston-afiŝon. "Ja ne estu fantomoj en ĝi! Aŭ fekulo!"

"Ĉu vi bezonas iom da sunbrul-ungvento, Delilah?" mi demandis ŝin.

"Mi bezonas farbskribilon," ŝi diris kun digno.

Mi elprenis unu por ŝi el la skribtablo. Ŝi foriris, paŝante iom rigide, kvazaŭ movi estus iom dolorige.

"Vi ne povas simple forpreni partojn de teatraĵo simple ĉar iu ne ŝatas ilin," diris Wendy. "Se vi tion faras, la teatraĵo ne havas sencon. Mi pensas ke se Ŝekspiro estus ĉi tie, li ne permesus ke vi simple forprenu aferojn –"

"Antaŭsupozante ke Ŝekspiro skribis ĝin," diris Rick. "Se vi prenas ĉiun duan literon en la dua linio, krom la unuajn tri kaj la lastajn ses, ili literumas «kuk,» kiu klare estas koda aludo al Bakono.

"Neĝoferio!" diris S-ino Harrow per la interfono. Ĉiuj kuris al la fenestroj. "Mi forsendos la lernantojn frue, je 9:30."

Mi rigardis al la horloĝo. La horo estis 9:28.

"La Asocio de Tro-Protektemaj Gepatroj prezentis la sekvan proteston: «Nun neĝas, kaj pro tio ke la veterprognozo antaŭvidas pli da neĝo, kaj pro tio ke neĝo povas kaŭzi glitajn stratojn, malbonan videblon, bus-koliziojn, frostvundojn, kaj lavangojn, ni postulas ke la lernejoj fermiĝu hodiaŭ kaj morgaŭ por ne endanĝerigi niajn gefilojn.» Busoj foriros je 9:35. Bonan printemp-ferion!"

"La neĝo ne eĉ daŭras surtere," diris Wendy. "Nun ni neniam povos lerni Ŝekspiron."

Delilah estis en la koridoro, sur la genuoj apud sia baston-afiŝo, forkrucante la vorton "porparolanto."

"La Feministoj por Justa Lingvo estas ĉi tie," ŝi diris kun naŭzo. "Ili havas kortum-ordonon." Ŝi skribis "Geporparolanto" pli malgrande super la forkrucita "proparolanto." "Kortum-ordonon! Ĉu vi povas kredi je tio? Nu, kio okazas al mia rajto pri libera parolado?"

"Vi misskribis «ge»," mi diris.