Ekde hodiaŭ oni povas aldoni komentojn al la artikoloj en ESP.
Mi longe atendis por enkonduki ĉi tiun econ en la programo, ĉar ĉiam estas delikata afero kiam oni konsentas al kiu ajn ŝanĝi la enhavon de la retejo. Ne nepre ĉar oni ŝatas konscie fiŝanĝi, mi plejparte pensas pri spam-emuloj.
Tial mi serĉis dum la tuta posttagmezo eblajn
CAPTCHA-kodprogramojn por php. Finfine mi trovis
ĉi tiun, kaj mi sukcese miksis ĝin kune kun ESP.
Mi provis aliajn, kiujn mi elŝutis el
ĉi tiu retejo, sed neniu vere plaĉis al mi. Kelkaj aspektis bone, sed estis iom tro komplike kunmeteblaj kun mia CMS laŭ miaj preferoj.
Nu, nun mi povas diri: donu viajn komentojn pri tio :-)