yksi.org
Hejmo    Poŝto    Registro    Tekstoj    Fotoj    Elŝutoj    Ligoj    Novaĵoj    Kontakto   
Elektu kategorion
Ĉi tie vi povos legi la 15 plej novajn novaĵojn de la retejo.
Kanua konkurso
2006-10-06 20:59:34
Itala kaj japana socioj decidis defii unu la alian ĉiun jaron per okpersona kanua konkurso.

Ambaŭ teamoj trejnis sin, kaj je konkursa tago ambaŭ alvenis en sia plej bona stato, sed malgraŭ tio la japanoj venkis per avantaĝo de pli ol kilometro.

Post la malvenko, la itala teamo suferis malaltan spiriton. La estroj decidis, ke la venontan jaron oni venku, kaj projekto komenciĝis por solvi la situacion.

Post multegaj analizoj, la projektanoj malkovris ke la japanoj havis sep remistojn kaj unu kanuestron, dum la itala teamo havis unu remiston kaj sep kanuestrojn.

En tia kriza situacio, la teama estraro donis klaran ekzemplon de mastruma kapablo: ili tuj dungis konsultiĝan firmaon por pristudi la strukturon de la itala teamo.

Post multmonata laborado, la spertuloj konkludis ke en la itala teamo estis tro multaj estroj kaj tro malmultaj remistoj.

Pro la rezulto de la fina raporto de la spertuloj, oni tuj decidis ŝanĝi la strukturon de la teamo. Nun estu kvar estroj, du superrigardantoj de la estroj, unu ĉefulo de la superrigardantoj, kaj unu remisto.

Krome, oni enkondukis programon por instigi la remiston: "Ni devas plilarĝigi lian labormedion kaj doni al li pli da respondeco".

La venontan jaron, la japanoj venkis per avantaĝo de du kilometroj.

La itala teamo tuj maldungis la remiston pro liaj malbonaj laboraj rezultoj, sed pagis premion al la kanuestraro pro la granda sindevigo, kiun ili montris.

La konsultiĝa firmao pretigis novan analizon, kiu pruvis ke oni elektis la ĝustan strategion, ke la instigo estis bona, sed la materialo bezonis plibonigon.

Ĝuste nun, la itala teamo estas desegnanta novan kanuon.
Administranto
esp 1.0   ·   RSS   ·   2018-12-11 00:18:15 EST   ·   XHTML 1.1   ·   CSS