Sabate matene, unu el la plej belaj momentoj en la vivo, kiam oni vekiĝas sen zorgoj kaj pretiĝas pasigi bonan, senlaboran, trankvilan tagon.
Kiel ĉiumatene, mi iras al komputilo kaj ekrigardas kio novas, en la mondo kaj/aŭ en mia poŝtkesto.
Ha, mi ankoraŭ devas enordigi ĉi tiun dosierujo--ZOT. Jen
Blua Ekrano De Morto (BSOD,
Blue Screen of Death). Eraro 0000007F, 00000000, 00000000, 00000000.
Hu? Kio okazis? Nnnnnu, eble la komputilo devis terni. Mi restartigu.
Mi restartigas. Ĉio ŝajnas en ordo, bone, bone. Mi eniras denove vindozon, kaj ĉio ŝarĝiĝas, bone, mi supozas ke estis nur--ZOT.
Ha fek.
Eble estas la memoro? Mi elŝutu
Gentoo por uzi memtest86. [pasas 3 horoj]. Ne, ne estas la memoro.
Do eble la vidkarto? Mi provu alian (mi ĉiam tenas ŝparajn komputilpartojn...) [pasas 30 minutoj]. ZOT. Uffaaaa.
La sonkarto? ZOT.
Mi renversu la du memor-kartetojn? ZOT.
Do eble mi--ZOT.
Nuuuu mi malkonektu ĉion krom klavaro, muso kaj ekrano. ZOT.
Grrr. Ĉu en sekura maniero vindozo funkcias? JJjes, ŝajnas ke jes, bone. Do estas programo. Kiu programo? Ĉi tiu? [malinstal']. ZOT. Uff. Do ĉi tiu? [malinstal']. ZOT.
[pasas 5 horoj]
Mi eble rigardu la reton... ne, ne, ĉi tio ne helpas, ne, bo... Mi simple reinstalos ĉion. Intertempe mi uzu mian porteblan komputilon.
[mi ekuzas la porteblan komputilon]
Ha, mi ne uzas ĝin de monato, mi devas aktualigi kelkajn programojn. Bone bone. Ĝi funkcias. Mi rigardu filmon... [pasas 2 horoj], mi legu poŝton... mi enordigu la dosierojn--ZOT
Kioo!!?? Sama eraro? Ĉu VIRUSO?!?? Haaaaaaa! Kontrol', kontrol', kontrol', ĉio, malvaro, virusoj, ĉio ĉio ĉio. [pasas multaj horoj]. Nenio trovita :(
Mi decidas ekdormi kun zorgoplena menso.
Vekiĝo. Mi provas denove sed ĉio estas antaŭvideble same panee. Mi decidas do rigardi la reton denove. Ĉifoje mi trovas artikolon pri iu kiu havis similan paneon. Respondinto sugestas malinstali la kontraŭvirusan programon, AVG, kiu estas fakte ĝuste tiu kiun mi uzas.
Mi malinstalas ĝin, kaj... ĉio funkcias bonege.
Do,
Ne uzu la lastan version de AVG. Mi nun instalis
avast!. Mi vidu kiel tio funkcios.